Chaim Herzog
Aspekto
Generalmajoro Chaim HERZOG (hebree חיים הרצוג, la 17-an de septembro 1918 – la 17-an de aprilo 1997) estis israela politikisto, generalo, advokato kaj verkisto.
Li estis ambasadoro de Israelo ĉe la Unuiĝintaj Nacioj kaj sekve la sesa Prezidanto de Israelo inter 1983 kaj 1993.
Lia patro estis la ĉefrabeno, unue de Irlando kaj poste la unua "Aŝkenaza" de Israelo. Lia filo, Isaac Herzog, ankaŭ advokato kaj politikisto, estas la 11a Prezidanto de Israelo.